Urbestro de Komono
Nun la konkurado estos malfacila por Ŝiĉimio.
Ŝiĉimio
Mi… Mi ne sciis, ke ni devos demonstri niajn konkursaĵojn.
Urbestro de Komono
Rapidu, Ŝiĉimio, vin ĉiuj atendas !
Ŝiĉimio
NE ! Mi ne povas, ĝi tro danĝeras. PARDONU !
Urbestro de Komono
Ŝajnas, Sinjorinoj kaj Sinjoroj, kvazaŭ Ŝiĉimio kapitulacos...
Safrano
Donu tion !
... kaj ĉesu tian timan afektaĵon, kaj ne fuŝu la spektaklon.
Ĉiuj jam scias, ke mi gajnis la konkurson, kaj sekve, kiel ajn efikos via trinkaĵo...
Ŝiĉimio
!!!
Sono
GRAAAAAND
Ŝiĉimio
ATENTU !!! Tio estas trinkaĵo GIGANTMONSTRIGA !