- Pipro
- Haha, ĝi estas io malfacile klarigebla.
- Nu, oni povus diri, ke ĝi estas bazita sur la scio de la fundamentaj leĝoj de ĥaosaj sistemoj… …el la pli etaj ĝis la pli grandaj.
- Koriandro
- Nu, tio certe klarigas la aferon.
- Sono
- RAT GRAT
- Pipro
- Atendu, lasu al mi montri al vi simplan ekzemplon.
- Nur donu al mi sekundon kun iom da malnova Ĥaosaha saĝeco…
- Trovis ĝin!
- Ĉu vi vidas ĉi tiun manĝostangeton, kiu estis fiksa inter tiuj pavimŝtonoj? Prenante ĝin mi certe evitis, ke iu piedpremu ĝin.
- Eta, bona ŝanĝo en la granda ĥaosa sistemo de ekzistado povas havi egajn konsekvencojn. Tiel funkcias Ĥaosaho!