: Pepper&Carrot Episode 34 [eo]

 

Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio

--- Page 01

La saman nokton…
… kaj tiel, ni ĉi-nokte bonvenigas vin, Ŝiĉimion, kiel nian plej junan kavaliron de Aho.
Ĉu Pipro ankoraŭ mankas ?
Jes.
Ŝi rapidu, aŭ ŝi forestos la paroladon de Ŝiĉimio.
Dankon.
Mi volus…

--- Page 02

ZjuUU nowhitespace
Zjuu U U U U U nowhitespace
Alvenas !
Atenton !
ATENTON !!!
FR AK AS !nowhitespace
Mis !
Ĉu ĉiuj sanas ? Ĉu nenio rompiĝis ?
Pipro !
Saluton Ŝiĉimio !
Pardonu la draman kaj malfruan alvenon !
Mi kuras je la tuta tago, sed tio estas longa historio.
Dear translator: if editing the soundFX is difficult, I made a special documentation here: https://www.peppercarrot.com/en/static14/documentation&page=055_Sound-Effect_translation

--- Page 03

Ĉu ŝi estas unu el viaj gastoj ?
Jes. Ŝi estas mia amiko Pipro. Ĉio estas en ordo.
Karoĉjo, ĉu vi sanas ?
Pardonu la surteriĝon, mi ankoraŭ ne majstris tion, uzante superrapidon.
Kaj mi pardonpetas al ĉiuj pro la ĝeno ;
kaj teme pri mia vesto…
hi hi hi
Ŝiĉimio,
ĉu tiu ĉi juna sorĉistino ĵus veninta vere estas via amiko ?

--- Page 04

Jes, via moŝto.
Ŝia nomo estas Pipro, de la skolo de Ĥaosaho.
Ŝia ĉeesto malpurigas la sanktan naturon de nia lernejo.
Forigu ŝin tuj de mia vido.
Sed…
Majstrino Vasabio…
Sed kio ?
Ĉu vi preferus forpeliĝi de nia lernejo ?
! ! !nowhitespace

--- Page 05

Pardonu, Pipro, sed vi devas foriri.
Nun.
Be ?
He, he, atendu minuton ! Certe okazas ia miskompreno.
Bonvole Pipro, ne malfaciligu ĉi tion.
He ! Vi, sur la trono. Se vi havas problemon kun mi, venu kaj diru al mi vi mem !
Tsss...
Ŝiĉimio, vi havas dek sekundojn...
naŭ...
ok...
sep...
SUFIĈIS, PIPRO ! FORIRU !!!
ŜR R I ii i !

--- Page 06

Ŝiĉimio, bonvolu trankvil…
F u u M M M !
FORIRU !!!
FORIRU !!!
FORIRU !!!
K R U U U U U ! !!
Oj !
He ! Tio... n-NE... Oooj... Ne afablas !
ŜIĈIMIO ! PIPRO ! BONVOLE ĈESU !
Atendu.
Hmm !
Grrr !
Bone, vi petis ĝin !
B R Z U M !!

--- Page 07

CURSUS CANCELLARE MAXIMUS !!!
Ŝ K L A K !
Oj !
P AF !!
Eĉ via plej bona nuliga sorĉo ne efikos sur min !
Cedu, Pipro, kaj foriru !
Ĉesu min devigi vundi vin !
Ho, mia nuliga sorĉo funkciis tute bone, sed ĝi ne celis vin.
Be ?
Pri kio vi parolas ?!

--- Page 08

?!!
Ŝin ĝi celis !
Mi simple nuligis ŝian Sorĉon de beleco, kiu ŝajnigas ŝin juna.
Mi rimarkis tiun sorĉon tuj kiam mi venis.
Mi donis al vi do etan parton de tio, kion vi meritas, ĉar vi bataligis Ŝiĉimion kontraŭ mi !
SENRESPEKTE !
Kiel vi aŭdacas,
kaj eĉ antaŭ tuta mia lernejo !
Pensu vin bonŝanca !
Se mi havus ĉiom de mia Reo, mi ne haltus je tio.

--- Page 09

SO R Ĉ !!
Komprenite. Vi atingis la nivelon de viaj antaŭuloj pli frue ol mi atendis...
Tio akcelas miajn planojn, sed fakte tio bonas.
Viajn planojn ?
Ĉu vi do nur testis min, kaj ĉio ĉi neniel rilatis al mia malfrueco ?
Via pensado tute malsanas !
hii...
hii.
KION VI ĈIUJ RIGARDAS ?!
ŜI ĴUS MIN ATAKIS, KAJ VI NUR STARAS TIE ?! KAPTU ŜIN !!!
MI VOLAS ŜIN VIVAN !
KAPTU ŜIN !!!
Ŝiĉimio, ni devos paroli pri tio ĉi poste !
Pardonu, Karoĉjo, sed ni devos ree flugi per superrapido.
Tenu bone !
Ten !
Ten !
Zjjuuuu !!

--- Page 10

? !
KAPTU ŜIN !!!
Ha oj.
Pipro, prenu mian !
Ĵet !
Ho !
Dankegon, Safrano !
Ten !
zjuu U U U U !
DAŬRIGOTE...

--- Page 11

31a de Marto, 2021 Arto kaj scenaro : David Revoy. Beta-legado : Arlo James Barnes, Carotte, Craig Maloney, Efrat b, GunChleoc, Karl Ove Hufthammer, Martin Disch, Nicolas Artance, Parnikkapore, Valvin. Esperanta versio Traduko : Tirifto. Korekto : tuxayo. Fasono : Navi, Tirifto. Speciala danko : al Nartance ĉar li esploris la personaĵon de Vasabio per siaj fervorulaj noveloj. La maniero, kiel li ŝin imagis, multe influis la manieron, kiel mi ŝin bildigis ĉi-epizode. Bazita sur la universo Hereva Estigo : David Revoy. Ĉefa daŭriganto : Craig Maloney. Redakto : Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korekto : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro : Krita 4.4.1, Inkscape 1.0.2 sur Kubuntu Linux 20.04. Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com
Ĉu vi sciis ?
Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, malfermitkoda, kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj.
Ĉi tiu ĉapitro ricevis subtenon de 1096 mecenatoj !
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon skribita tie !
Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay... kaj aliaj !
Venu al www.peppercarrot.com por pli da informoj !
Dankon !
You can also translate this page if you want.
NOTE FOR TRANSLATORS Replace this section, e.g.: French version Translation: My Name. Proofreading: Other Name.
Beta readers help with the story, proofreaders give feedback about the text.