: Pepper&Carrot Episode 35 [eo] Ĉapitro 35a : La spegulaĵo --- Page 01 Ho, vi jam vekiĝis ! Ĉu fartas bone ? Ne tro malvarme ? Pardonu, mi ekmalhavas Reon, kaj mia aŭro tro maldikas por ŝirmi nin de vento ĉi tie. --- Page 02 Baldaŭ mi perdos mian superrapidon, kaj tiuj ĉi flugisto kaj drako nin sukcese sekvas jam kelkajn horojn. Ili facile kaptos nin, kiam ni malrapidiĝos. Kia stultulo estis mi ! Mi certis, ke ili rezignos jam antaŭ horoj ! Se nur iel mi povus ilin forigi. NE. Mi devas forigi ilin ! Antaŭ ol ili kaptos nin ! Sed mi ankaŭ... ... ege... … lacas… OJ OJ OJ ! Koncentriĝu, Pipro ! --- Page 03 Vi vidis tion, ĉu jes ? Jes. La ĉaso baldaŭ finiĝos. Ĝis nelonge ŝiaj kapabloj eluziĝos. Kaj tiam ni tuj atakos. --- Page 04 BUM ! KIO ?! Ili rompis la sonmuron ?! ! ! ! PL UU UU ! !! Grr ! Tenu bone, Karoĉjo ! --- Page 05 AĈ ! KION NI FARU ?! Ho ! --- Page 06 La kaverno de la Korna lago ! Karoĉjo, tio estas nia ŝanco ! Mi konas la kavernon. Ĝi estas longa koridoro, je kies fino troviĝas kolapsinta ĉambro. La pendŝtonoj en ĉi tiu kolapsinta parto amasiĝis al muro de pikaĵoj. Estas mortkaptilo ! Plafone estas truo, kiu sufiĉe larĝas por ni, sed tiu drako ne povos ŝanĝi sian direkton, kaj trafos la muron je plena rapideco ! Ĥa ĥa ĥa ĥa ĥa ĥa ! --- Page 07 Bonege ! Ili sekvas nin ! Baldaŭ ni seniĝos ilin. Mi ne povas atendi ! Ĥa ĥa ĥa ĥa ! ! ! ! --- Page 08 Momenton… ! Kio iĝis mi ? Ĉu murdisto ? Ĉu malica sorĉistino ? ! ! ! --- Page 09 BAlaaa ! NE ! Ne tio mi estas ! HAAAALT !!! MI CEDAS ! --- Page 10 Ĉu vi scias, ke cedi al majstrino Vasabio ne finiĝos bone por vi ? Mi scias, sed mi ankoraŭ sentas, ke devas esti maniero ŝin atingi – ŝin komprenigi. Finfine, ĉio estas riparebla. Tion mi lernis de malnova amiko. --- Page 11 Dankon, ĉar vi lasis Karoĉjon porti al mi novajn vestaĵojn. Volonte. Vi faciligis nian taskon, do mi devus almenaŭ tion repagi. Sed sciu, vi vere kolerigis Vasabion. Ŝi postulas perfektecon. Vi tion difektis per via malpureco, via vesto, kaj via eniro. Kaj vi atakis ŝin ! Ŝi ne ĝentilos al vi. Mi scias. Ĉiuokaze, mi bezonas mallonge dormeti. Ni foriros kiam mi vekiĝos. Faru kion ajn, simple ne iru tro foren... Plonĝ Kia interesa sorĉistino. --- Page 12 Kontraŭ ĉiuj riskoj kaj danĝeroj, mi restos fidela al mia vera mio. Mi promesas ! DAŬRIGOTE... --- Page 13 18a de Junio, 2021 Arto kaj scenaro : David Revoy. Beta-legado : Arlo James Barnes, Craig Maloney, Karl Ove Hufthammer, Martin Disch, Nicolas Artance, Parnikkapore, Valvin. Esperanta versio Traduko : Tirifto Korekto : tuxayo Fasono : Navi, Tirifto Bazita sur la universo Hereva Kreinto : David Revoy. Ĉefa daŭrigonto : Craig Maloney. Redakto : Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korekto : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro : Krita 4.4.2, Inkscape 1.1 sur Kubuntu Linux 20.04 Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com Ĉu vi sciis ? Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, malfermitkoda, kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj. Ĉi tiu ĉapitro ricevis subtenon de 1054 mecenatoj ! Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon skribita tie ! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay... kaj aliaj ! Venu al www.peppercarrot.com por pli da informoj ! Dankon ! You can also translate this page if you want. NOTE FOR TRANSLATORS Replace this section, e.g.: French version Translation: My Name. Proofreading: Other Name. Beta readers help with the story, proofreaders give feedback about the text.