Pipro: Ho, vi jam vekiĝis ! Ĉu fartas bone ? Ne tro malvarme ?. Pardonu, mi ekmalhavas Reon, kaj mia aŭro tro maldikas por ŝirmi nin de vento ĉi tie..
Pipro: Baldaŭ mi perdos mian superrapidon, kaj tiuj ĉi flugisto kaj drako nin sukcese sekvas jam kelkajn horojn. Ili facile kaptos nin, kiam ni malrapidiĝos.. Kia stultulo estis mi ! Mi certis, ke ili rezignos jam antaŭ horoj !. Se nur iel mi povus ilin forigi.. NE. Mi devas forigi ilin ! Antaŭ ol ili kaptos nin !. Sed mi ankaŭ... ... ege... … lacas…. OJ OJ OJ ! Koncentriĝu, Pipro !.
Nukstaksuso: Vi vidis tion, ĉu jes ?. Arao: Jes. La ĉaso baldaŭ finiĝos. Ĝis nelonge ŝiaj kapabloj eluziĝos.. Nukstaksuso: Kaj tiam ni tuj atakos..
Sono: BUM !. Pipro: KIO ?!. Ili rompis la sonmuron ?!. !!!. Sono: PLUUUU !!!. Pipro: Grr ! Tenu bone, Karoĉjo !.
Pipro: AĈ ! KION NI FARU ?!. Ho !.
Pipro: La kaverno de la Korna lago !. Karoĉjo, tio estas nia ŝanco !. Mi konas la kavernon.. Ĝi estas longa koridoro, je kies fino troviĝas kolapsinta ĉambro. La pendŝtonoj en ĉi tiu kolapsinta parto amasiĝis al muro de pikaĵoj. Estas mortkaptilo ! Plafone estas truo, kiu sufiĉe larĝas por ni, sed tiu drako ne povos ŝanĝi sian direkton, kaj trafos la muron je plena rapideco ! Ĥa ĥa ĥa ĥa ĥa ĥa !.
Pipro: Bonege ! Ili sekvas nin !. Baldaŭ ni seniĝos ilin.. Mi ne povas atendi ! Ĥa ĥa ĥa ĥa !. !!!.
Pipro: Momenton… ! Kio iĝis mi ? Ĉu murdisto ? Ĉu malica sorĉistino ?. !!!.
Pipro: NE ! Ne tio mi estas !. HAAAALT !!!. Sono: BAlaaa !. Pipro: MI CEDAS !.
Nukstaksuso: Ĉu vi scias, ke cedi al majstrino Vasabio ne finiĝos bone por vi ?. Pipro: Mi scias, sed mi ankoraŭ sentas, ke devas esti maniero ŝin atingi – ŝin komprenigi.. Finfine, ĉio estas riparebla. Tion mi lernis de malnova amiko..
Pipro: Dankon, ĉar vi lasis Karoĉjon porti al mi novajn vestaĵojn.. Nukstaksuso: Volonte. Vi faciligis nian taskon, do mi devus almenaŭ tion repagi.. Sed sciu, vi vere kolerigis Vasabion. Ŝi postulas perfektecon. Vi tion difektis per via malpureco, via vesto, kaj via eniro. Kaj vi atakis ŝin ! Ŝi ne ĝentilos al vi.. Pipro: Mi scias.. Nukstaksuso: Ĉiuokaze, mi bezonas mallonge dormeti. Ni foriros kiam mi vekiĝos. Faru kion ajn, simple ne iru tro foren.... Sono: Plonĝ. Nukstaksuso: Kia interesa sorĉistino..
Pipro: Kontraŭ ĉiuj riskoj kaj danĝeroj, mi restos fidela al mia vera mio. Mi promesas !. Rakontanto: DAŬRIGOTE....
Atribuintaro: 18a de Junio, 2021 Arto kaj scenaro : David Revoy. Beta-legado : Arlo James Barnes, Craig Maloney, Karl Ove Hufthammer, Martin Disch, Nicolas Artance, Parnikkapore, Valvin. Esperanta versio Traduko : Tirifto Korekto : tuxayo Fasono : Navi, Tirifto Bazita sur la universo Hereva Kreinto : David Revoy. Ĉefa daŭrigonto : Craig Maloney. Redakto : Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korekto : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro : Krita 4.4.2, Inkscape 1.1 sur Kubuntu Linux 20.04 Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com. Pipro: Ĉi tiu ĉapitro ricevis subtenon de 1054 mecenatoj ! Ĉu vi sciis ? Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, malfermitkoda, kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj.. Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon skribita tie ! Venu al www.peppercarrot.com por pli da informoj ! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ... kaj aliaj ! Dankon !.