Vikio Pipro kaj Karoĉjo
Helpu nin krei la vikion, kiu enhavas pliajn informojn pri la historio, roluloj kaj ĉio, kio necesas por establi la universon Herevo. La vikio servas kiel centra sciejo por kunordigi adaptojn kaj etendojn de la historio.
Malfermi vikion
Viaj idaj verkoj
Eble vi kreis interesan verkan idon pri PkK, kiel filmon, komputilan ludon, novelon aŭ ion alian ? Mi tre volas prezenti viajn Pipro-kaj-Karoĉjo-rilatajn projektojn sur mia taglibro !
Esplori ĉiujn verkidojn sur la taglibro
Tradukoj kaj korektoj
La retejo Pipro kaj Karoĉjo kaj tieaj bildrakontoj estas projektataj por esti plurlingvaj kaj por subteni diversajn lingvojn. Ĉiuj rimedoj kaj detala dokumentaro estas disponebla por ebligi al vi komenci traduki aŭ korekti estantajn tradukojn.
Aliri dokumentaron
Fervorul-artaĵoj
Estus agrable vidi viajn artaĵojn ! Desegnoj, 3-dimensiaj modeloj, skulptaĵoj, bildrakontoj, rolkostumoj, scenaroj, fanatik-fikcioj kaj similaj estas bonvenaj tie ĉi. La retejo eĉ enhavas galeriojn destinitaj por montri viajn kreaĵojn.
Kontribui al galerioj de fervorul-artaĵoj
Gazetaro, taglibroj kaj sociaj komunikiloj
Mia havas nulan budĝeton por reklami aŭ diskonigi, do mi kalkulas je via helpo ! Skribi artikolojn, taglibrajn afiŝojn, krei komunumojn kaj diskonigi ligilojn per sociaj komunikiloj estas valoraj kontribuoj. Mi eĉ kreis la galerion “ Gazetaro ” kun pretaj materialoj por asisti vin.
Aliri materialojn por gazetaro
Provlegi estontajn bildrakontojn
Unu aŭ du semajnoj antaŭ publike eldoni novan bildrakonton, mi kutime kreas fadenon por tradukantoj, provlegantoj kaj scivolaj legantoj por ricevi opiniojn pri la estonta bildrakonto. Kutime mi anoncas tiun ĉi periodon sur mia taglibro. Vi nur devas havi Framagit-konton por partopreni !
Legi diskutojn pri antaŭaj beta-versioj
Kontribui per mono
Mi skribis ĉion pri financado sur la paĝoj “ Filozofio ” kaj “ Subteni ”. Plia financado helpas min plenumi ĉiutagajn aferojn (kiel pagi fakturojn) kaj asigni pli da tempo por desegni bildrakontojn. Ĉiu mondonaco, negrave kiel eta – ĉu unuopa aŭ pluropa – ĉiam estos signifa por mi, samkiel aĉetoj en la ret-butiko.
Iĝi patrono
Aliaj ideoj por kontribui
Estas pluraj manieroj por kontribui ! Programistoj povas helpi ripari grafikilojn, kiujn mi uzas, muzikistoj povas komponi inspirajn muziktemojn por Pipro kaj Karoĉjo, ĵurnalistoj povas diskonigi novaĵojn pri Pipro kaj Karoĉjo en televido aŭ gazetaro, presistoj povas krei artafiŝojn kaj reklamaĵojn kun Pipro kaj Karoĉjo. Ebloj estas senfinaj !
Kunhavigi viajn ideojn en babilejo