Senpagaj instruiloj kaj raportaĵoj pri kreado
Mi tre ŝatas kunhavigi mian konon! Mi kreas film-instruilojn, artikolojn kaj malantaŭkulisan enhavon. Ĉio troviĝas sur mia taglibro kaj filmaj kanaloj.
Ĉiuj instruiloj kaj raportaĵoj pri kreado sur la taglibro
Senpagaj penikoj kaj pli
Mi kontribuas al mia ŝatata libera kaj malfermkoda programaro por cifereca desegnado per krei kaj kunhavigi penikojn, teksturojn kaj haŭtojn kun la komunumo.
Ĉiuj penikoj kaj rimedoj sur la taglibro
Senpagaj generiloj de profilbildoj
Komence mi devis solvi privatecan problemon pri mia taglibro, kaj tiam mi komencis krei generilojn de profilbildoj. Ne hezitu uzi ilin !
Ekigi generilojn de profilbildoj
Senpagaj ekranfonoj
Kvankam vi povas facile trovi altkvalitajn ilustraĵojn en galerioj de la retejo, mi volas liveri la prizorgatan liston de ekranfonoj projektitaj por tia specifa uzo.
Esplori galerion de ekranfonoj
Senpagaj instruiloj pri Linukso kaj desegnaj tabuletoj
Krei profesian arton uzante nur liberan kaj malfermkodan programaran povas esti defia kaj ofte postulas profundan komputilan konon por ĝuste agordi laborstacion. Por minimumigi tiun ĉi breĉon, mi publikigas ampleksajn instalajn instruilojn sur mia taglibro, kaj ankaŭ testojn de aparataro.
Ĉiuj instruiloj sur la taglibro
Senpagaj tiparoj de PkK
La teamo Pipro kaj Karoĉjo – inkluzivante tradukantojn kaj provlegantojn – uzas nur liberajn tiparojn. Bedaŭrinde malmultaj estas disponeblaj – precipe por certaj lingvoj. Por solvi tion ĉi, ni komencis krei, kolekti kaj prizorgi deponejon de tiparoj por la projekto. Hodiaŭ pluraj niaj tiparoj estas profesiaj kaj altkvalitaj, kun plezuro mi volas kunhavigi ilin kun vi !
Esplori deponejon de tiparoj