Subteni
Kial via subteno estas grava
Dum pli ol jardeko mi kunhavigas bildrakontojn, artaĵojn, instruilojn kaj aliajn materialojn en la interreto laŭ liberaj permesiloj.
Mi faras tion ĉi, ĉar mi kredas je etiko de libera kaj malfermkoda programaro kaj rifuzas baziĝi sur aŭtorrajtoj, reklamoj kaj komerca programaro.
Tie ĉi
mi skribis pli pri mia filozofio.
Tamen krei kaj kunhavigi ĉion tiumaniere ne ebligas al mi pagi fakturojn. Tial mi bezonas baziĝi sur viaj mondonacoj. La tuta senpaga enhavo – kiun mi kreadis dum jaroj – ekzistas grandparte danke al kontribuoj de eta elcento da subtenantoj, kies malavaro profitas al ĉiuj aliaj legantoj.
Si vi povas aniĝi al ili, mi vere dankos pro via subteno. Mia enspezo dependas de tiuj kontribuoj, do ĉiu mondonaco helpos al mi pluigi krei en la plej bonaj vivkondiĉoj.
− David REVOY
Diversaj manieroj por subteni
Vi povas miri, kial estas tiom da multaj manieroj por subteni mian laboron. Dum jaroj mi registriĝis en diversaj platformoj por amasfinanci artistojn. Mi faris tion ĉi, ĉar mondonantoj petis min krei profilojn en siaj ŝatataj platformoj. Krom tio, mi kredas, ke havi plurajn kanalojn estas pli senmalfunkcia solvo okaze se iu platformo senatende fermiĝus aŭ havus problemon.
Liberapay
Servo projektita ĉefe por liberaj projektoj, Liberapay havas neniun krompagon kaj ebligas subteni je monata ofteco. Tio ĉi estas mia preferata maniero.
→ liberapay.com/davidrevoy/
Patreon
Populara Usona amasfinancada platformo Patreon enkasigas 5% krompagon. Mia profilo estas agordita por ricevi vian mondonacon nur kiam mi eldonas novan bildrakonton de Pipro kaj Karoĉjo (nune tio ĉi okazas malpli ofte ol tri monatoj). Tamen la platformo anoncis forigi tiun ĉi agordon en Novembro 2025, nur restos maniero subteni kiel monata abono.
→ patreon.com/davidrevoy
Tipeee
Tipeee estas eŭropa alternativo al Patreon, ankaŭ kun 5% krompago al la platformo. Dum longa tempo tio ĉi estis la ununura platformo ebliganta pritrakti pagojn en Eŭroj kaj subtenata pliajn lingvojn (francan, germanan, italan kaj hispanan). Mi nur ricevas monon kiam mi eldonas novan bildrakonton de Pipro kaj Karoĉjo, sed eble mi ŝanĝos al monata abono, kiam Patreon forigos la donac-manieron « je kreo » en Novembro 2025.
→ tipeee.com/pepper-carrot
Senperaj mondonacoj
PayPal
Bone konata servo ebligante sekure transdoni monon perinterrete en pluraj monunuoj, disponebla en plejparto da landoj.
→ paypal.me/davidrevoy
IBAN, ĝiro :
Tiu ĉi donac-maniero estas senpaga en Eŭropo kaj vi povas elekti inter unuopa kaj ripeta pago senpere el via bankkonto. Ĝi ankaŭ estas protektata per banksekreto. Mia bankkonto estas en Francujo, do se vi loĝas ekster Eŭropo, legu dokumentaron de via banko, ĉu iuj krompagoj ŝuldiĝas.
IBAN: FR6230002040630000090557K69
RIB: 30002040630000090557K69
BIC: CRLYFRPP
Poŝta adreso
Se vi volas surprizi min, nenio pli valoras ol poŝtkarto, permane skribita letero aŭ pakaĵo. Mi ne diskonigas mian hejman adreson pro ricevi pasintece enretajn minacojn kaj pro nedezirataj gastoj. anstataŭ tio, mi uzas poŝtkeston en dentistejo. Mi ricevas sciigon, kiam io riceviĝas kaj tio ĉi funkcias ĝuste.
Jen la adreso :
Cabinet Dentaire (pour David REVOY)
135 Avenue des Mourets
82000 MONTAUBAN
FRANCE
Kontakti
Se vi havas iun demandon, ne hezitu demandi. Vi povas sendi al mi privatan mesaĝon per sociaj komunikiloj (ligiloj en paĝpiedo) aŭ sendi retpoŝtan leteron al :
info@davidrevoy.com
Dankon !