Rakontanto: La tri lunoj de Hereva estis linie tiun nokton, kaj ilia reflektita lumo kaŭzis veran spektaklon en la katedralo de Zombiaho.. Okazis sub tiu magia lumo, ke Koriandro, mia amiko, iĝis.... Reĝino de Kvalicito..
Rakontanto: La festoj komenciĝis tuj poste.. Festego kun ĉiuj la magiaj lernejoj kaj centoj da prestiĝaj gastoj el la tuta Herevo.. Pipro: !?.
Pipro: Ho! Estas vi!. Karoĉjo: rub rub. Pipro: Mi estis profunde en miaj pensoj.. Mi eniros nun. Malvarmiĝas ĉi tie.. Ĵurnalisto: Rapide! Estas ŝi!. Rapidu! Ŝi estas ĉi tie!. Sinjorino Safrano! Ĉu vi povas diri kelkajn vortojn por la Kvalicita Ĵurnalo?. Safrano: Jes, kompreneble!. Sono: FLAŜ. FLAŜ. FLAŜ. FLAŜ. Ĵurnalisto: Sinjorino Safrano! Hereva Revuo de Stilo. De kiu fasonisto vi surhavas ĉi tiun nokton?. Pipro: .... Ĉu vi vidas, Karoĉjo? Mi pensas, ke mi komprenas, kial mi ne estas ĝoja..
Pipro: Ĉiuj miaj amikoj estas tre sukcesaj kaj kelkfoje mi dezirus, ke mi havu nur parton de kiu ili havas.. Koriandro estas reĝino.. Safrano estas famulino.. Eĉ Ŝiĉimio aspektas tre perfekta kun sia lernejo.. Kaj mi? Kion mi havas?. Ĉi tion..
Ŝiĉimio: Pipro?. Mi kaŝe prenis iom da manĝaĵo. Ĉu vi volas ion?.
Ŝiĉimio: Ŝajnas stranga, ke mi devas kaŝiri por manĝi iom da manĝaĵo. Sed nia instruisto diras, ke ni devas aspekti kiel puraj spiritoj sen bazaj homaj bezonoj.. Safrano: Ha! Tie vi estas!. Finfine! Ie, kien mi povas iri por eskapi de fotistoj. Ili frenezigas min.. Koriandro: Fotistoj?. Penu eviti enuajn diskutojn kun politikistoj, kiam vi havas ĉi tion sur via kapo.. Sono: grat grat.
Koriandro: Parenteze, Pipro, mi fine rekontis viajn baptopatrinojn. Ili vere estas “specialaj”.. Pipro: !!!. Koriandro: Mi volas diri, ke vi estas tre bonŝanca. Mi certas, ke ili lasas al vi fari kion ajn vi volas.. Kiel, defii ĉi tiun neutilan pozadon kaj babiladi sen zorgi pri diplomateco.. Safrano: Aŭ danci kaj ĝoji sen zorgi pri tio, kion la homoj povus pensi.. Ŝiĉimio: Aŭ manĝi la tutan manĝaĵon de la bufedo sen timi, ke iu vidu vin!.
Ŝiĉimio: Ho! Pipro!? Ĉu ni diris ion, kion afliktis vin?. Pipro: Tute ne! Dankon al vi, miaj amikoj!. Rakontanto: DAŬRIGOTA....
Atribuintaro: Januaro, 2019 Arto kaj scenaro: David Revoy. Beta-legantoj: CalimeroTeknik, Craig Maloney, Martin Disch, Midgard, Nicolas Artance, Valvin. Esperanta versio Traduko: Jorge Maldonado Ventura. Fasono: Navi, Tirifto. Bazita sur la universo de Hereva Kreinto: David Revoy. Ĉefa fleganto: Craig Maloney. Verkistoj: Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korektistoj: Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro: Krita 4.1.5~appimage, Inkscape 0.92.3 sur Kubuntu 18.04.1. Licenco: Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com. Pipro: Ĉu vi sciis? Pepper&Carrot estas tute libera, malfermitkoda kaj subtenita danke al la mecenateco de siaj legantoj. Pri ĉi tiu rakonto, dankon al la 960 mecenantoj!. Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon ĉi tie! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ...kaj en multaj pli! Vidu www.peppercarrot.com por pli da informo! Dankon!.