Rakontanto: Dume, en alia dimensio…. Monstro: Finfine! interdimensia rompo!. Eble kaŭzita de iu granda kosma evento!. Kresku! Kresku, eta breĉo! Kaj malkovru tiun novan mondon por SKLAVIGI kaj MASTRI!. Ho… Tio ja estas interesa.. Ĉi tiu devas esti mia bonŝanca tago….
Monstro: Dimensio loĝata de inteligentaj estuloj!. Pli rapide, eta breĉo!. Kresku! Muhaha hahaha!. Pipro: Fiu! Kia bona festo, miaj amikoj!. Koriandro: He, Pipro, Safrano kaj mi ĵus konsciis, ke ni tute ne scias, kiel via Ĥaosaha magio funkcias.. Safrano: Ĝi estas la ega mistero. Ĉu vi dirus al ni pli pri ĝi?.
Pipro: Haha, ĝi estas io malfacile klarigebla.. Nu, oni povus diri, ke ĝi estas bazita sur la scio de la fundamentaj leĝoj de ĥaosaj sistemoj… …el la pli etaj ĝis la pli grandaj.. Koriandro: Nu, tio certe klarigas la aferon.. Sono: RAT GRAT. Pipro: Atendu, lasu al mi montri al vi simplan ekzemplon.. Nur donu al mi sekundon kun iom da malnova Ĥaosaha saĝeco…. Trovis ĝin!. Ĉu vi vidas ĉi tiun manĝostangeton, kiu estis fiksa inter tiuj pavimŝtonoj? Prenante ĝin mi certe evitis, ke iu piedpremu ĝin.. Eta, bona ŝanĝo en la granda ĥaosa sistemo de ekzistado povas havi egajn konsekvencojn. Tiel funkcias Ĥaosaho!.
Ŝiĉimio: Ho aĉ!. Koriandro: Fiiii! Tiu aĵo estis en la buŝo de iu!. Safrano: Ha ha! Impresa kiel ĉiam, Pipro!. Koriandro: Bone Pipro, dankon por ĉi tiu… “klarigo”.. Estas tempo por iri dormi nun, ĉu ne? Kaj por ke iu lavu siajn manojn.. Pipro: He! Atendu!. Sono: Bat!. Tuk! Tuk!. PAF!. Karoĉjo: ?.
Sono: KRAK!. BUŬM!. BoOM!. Fizzz!!. PuŬF!. Pipro: Ne zorgu, Karoĉjo. Tio eble estas nur ĉar iuj ankoraŭ festas.. Nu, dormu bone!.
Kumino: Ĉu vere? Ŝi povis kaŭzi tian grandan ĉen-reagon, sen eĉ konscii pri tio?. Kajeno: Sendube.. Timiano: Damoj, mi pensas, ke nia Pipro estas fine preta!. Sono: Fŝhhhh!!. Monstro: .... Sono: Fvip!. Rakontanto: - LA TRIOPO DE LA KRONADO DE KORIANDRO, LA FINO -.
Atribuintaro: Aprilo 25a, 2019 Arto kaj scenaro: David Revoy. Beta-legantoj: CalimeroTeknik, Craig Maloney, Martin Disch, Midgard, Nicolas Artance, Valvin. Esperanta versio Traduko: Jorge Maldonado Ventura. Fasono: Navi, Tirifto. Bazita sur la universo de Hereva Kreinto: David Revoy. Ĉefa fleganto: Craig Maloney. Verkistoj: Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korektistoj: Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro: Krita 4.1.5~appimage, Inkscape 0.92.3 sur Kubuntu 18.04.1. Licenco: Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com. Pipro: Ĉu vi sciis? Pepper&Carrot estas tute libera, malfermitkoda kaj subtenita danke al la mecenateco de siaj legantoj. Pri ĉi tiu rakonto, dankon al la 960 mecenantoj!. Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon ĉi tie! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ...kaj en multaj pli! Vidu www.peppercarrot.com por pli da informo! Dankon!.