Reĝo: Oficiro! Ĉu vi rekrutis sorĉistinon kiel mi petis?. Oficiro: Jes, mia estro! Ŝi staras apud vi.. Reĝo: ...?. Pipro: Sal! Mia nomo estas Pip.... Reĝo: ?!!. STULTULO!!! Kial vi varbis ĉi tiun infanon?! Mi bezonas veran batalejan sorĉistinon!.
Pipro: Pardonu min! Mi estas vera Ĥaosaha Sorĉistino. Eĉ mi havas diplomon, kiu diras.... Skribaĵo: Diplomo de Ĥaosaho. Timiano Kajeno Kumino. ~ al Pipro ~. Reĝo: SILENTU!. Mi ne havas bezonon de infanoj en ĉi tiu armeo. Iru hejmen kaj ludu kun viaj pupoj.. Sono: Klak!. Armeo: HAHA HA HA! HAHA HA HA! HAHA HA HA! HA HA HAHA!.
Pipro: Mi ne kredas tion! Mi lernis dum jaroj, sed neniu konsideras min serioza, ĉar.... ...mi ne aspektas sufiĉe sperta!. Sono: PUŬF!!. Pipro: KAROĈJO !. Sono: PAF!!.
Pipro: Vere, Karoĉjo? Mi esperas, ke tiu manĝo valoris la penon. Vi aspektas malbelega.... ...Vi aspektas.... La aspekto! Kompreneble!. Sono: Krak!.
Pipro: HE! Mi aŭdis, ke vi serĉas VERAN SORĈISTINON?!?.
Reĝo: Tamen pripensinte, revoku tiun infanon. Ĉi tiu verŝajne kostas tro.. Skribaĵo: DAŬRIGOTA….
Atribuintaro: 31a de Marto de 2020 Arto kaj scenaro: David Revoy. Beta-legantoj: Craig Maloney, Martin Disch, Arlo James Barnes, Nicolas Artance, Parnikkapore, Stephen Paul Weber, Valvin, Vejvej. Esperanta version Traduko: Jorge Maldonado Ventura. Fasono: Navi, Tirifto. Bazita sur la universo de Hereva Kreinto: David Revoy. Ĉefa fleganto: Craig Maloney. Verkistoj: Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korektistoj: Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro: Krita 4.2.9-beta, Inkscape 0.92.3 sur Kubuntu 19.10. Licenco: Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com. Pipro: Ĉu vi sciis? Pepper&Carrot estas tute libera, malfermitkoda kaj subtenita danke al la mecenateco de siaj legantoj. Pri ĉi tiu rakonto, dankon al la 1121 mecenantoj!. Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon ĉi tie! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ...kaj en multaj pli! Vidu www.peppercarrot.com por pli da informo! Dankon!.