Vinja: Fine.... Ni sukcesis detrui ĉi tiun !. Fritz: Jes, malfacilis. Nun ni komprenas, kial tiom multaj aventuristoj ne revenis de tie.. Kiel fartas Brasko ?. Brasko ? … Brasko !. Damne ! Mi ne rimarkis, ke vi estis tiel ege vundita !. Vinja: Kuracisto !. Ni bezonas vian helpon, RAPIDE !.
Pipro: Flanken.... Sono: Dzing. Brasko: Miaj vundoj malaperis.. Ĉiufoje la sama miraklo.. Via talento nekredeblas, Kuracisto !. Ni ne malfruu. La trezoro atendas nin !. Fritz: Jes ja !. Danke al ŝi ni estas nevenkeblaj !. Ni iru trovi la sekvan monstron !.
Brasko: Mi !. Vinja: Ne, mi ! Mi !. Pipro: ?. Kajeno: Ĉu vi klarigos al mi, kion vi faras ?. Ni serĉadis vin dum monatoj..
Pipro: Ĉu ne evidentas ?. Mi decidis rezigni ĉion kaj ŝanĝi mian karieron.. Ekde nun mi estas la Granda Kuracisto Piprom, kiel vi povas vidi.. Kajeno: .... Pipro: « Sed kial », vi eble demandas ?!. Simplas !. JAM TROIS AL MI !. Mi lacegas esti ĉasita, lacegas, ke oni ridu pri mi, kaj precipe mi lacegas, ke mi ne povas trovi laboron studinte tiel longe !. Almenaŭ ĉi tie oni bezonas min kaj oni ŝatas miajn kapablojn !. Brasko: Kuracisto !. Ne tro malproksimiĝu !. Vinja estis forte frapita.. Sono: Dzing.
Pipro: Jen ĉio.. Ĉu ion pli ?. Kajeno: Jes.. Ke vi aperu en afiŝoj kiel « serĉata », normalas por Ĥaosaha sorĉistino.. Tio estas eĉ signo de bona reputacio.. Ignoru la mokadon kaj kio estos dirita, kaj kreu vian propran karieron, se neniu donas iun al vi.. Kaj precipe : vi ne estas kuracisto.. Ili rimarkos, pli aŭ malpli frue, kiam vi elĉerpos tiun grandegan kvanton de Feniksaj Larmoj, kiujn vi portas kun vi, ŝajnigante, ke vi havas novajn povojn.. Pipro: Kio... ?. Kiel vi.... ... divenis.. Kajeno: Fi !.
Pipro: Grrr!!!. Nu, se mi bezonos pli, mi iros preni pli !. Ĉar TIO FUNKCIAS !. Malsame ol ĉiuj viaj Ĥaosahaj bizaraĵoj !. GRRR...!. Brasko: Atentu !. La monstro transformiĝas !. Monstro: KRiiiiiiiiiiiii. iiiiiiiiiiiiiiii.
Monstro: KRiiiiiiiiiiiiiiiiiii. iiiiiiiiiiiiiiiiiiii. iiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiii. Sono: KRRRR!!!. KRRRR!!!. KRRRR!!!. Krak!!!. Krack!!!. Krak!!!. Krak!!!. Krak!!!. Krak!!!. Monstro: iiiiiiii.... Sono: Dzeeĵoo!!. Vinja: Ho, ho, kia bruaĉego !. Brasko: Gardu min. Mi silentigos ĝin por ĉiam !. Ĉu vi aŭdas tion, monstro ?!. Atentu pri mi, por se io misokazus, Kuracisto.... Kuracisto ?.
Pipro: VE !. Ne, ne, ne !. Brasko: Ĥo ho ho !. Rigardu ! Mi pensas, ke la krio de la bestaĉo iom tro forte impresis nian kuraciston.. Hha ha ha !. Fritz: HAHA HA HA !. Ne nur tio, sed ĝi tute bluas !. Vinja: HAHA HA HA !. Kaj ĉu vi pensas, ke ĝi povas ankaŭ sanigi ?. Fritz: Fi, abomene !. HAHA HA HA !. Brasko: ĤA HA HA !. Pipro: .... Fritz: HE !. Brasko: Atendu ! Ni nur ŝercis !. Vinja: Kuracisto !. Kajeno: Ree bonvenon.. Titolo: - FINO -.
Atribuintaro: 26a de aprilo, 2023 Arto kaj scenaro : David Revoy. Beta-legado : Arlo James Barnes, Bobby Hiltz, Craig Maloney, Christian Aribaud, Estefania de Vasconcellos Guimaraes, Frédéric Mora, Erik Mondrian, Nicolas Artance, Rhombihexahedron, Valvin, Vinay. Esperanta traduko : Jorge Maldonado Ventura Korekto : Tirifto Fasono : Navi, Tirifto Bazita sur la universo de Hereva Kreinto : David Revoy. Ĉefa daŭrigonto : Craig Maloney. Redakto : Craig Maloney, Nicolas Artance, Scribblemaniac, Valvin. Korekto : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro : Krita 5.0.5, Inkscape 1.2 on Fedora 36 KDE Spin. Permesilo : Creative Commons Attribution 4.0. www.peppercarrot.com. Pipro: Ĉu vi sciis ?. Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, malfermitkoda kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj.. Ĉi tiu ĉapitro ricevis subtenon de 1084 mecenatoj !. Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon skribita tie !. Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ... kaj aliaj !. Venu al www.peppercarrot.com por pli da informo !. Dankon !.