Kapo
Ĉapitro 38a : La Kuracisto, Paĝo 1
Ĉapitro 38a : La Kuracisto, Paĝo 2
Ĉapitro 38a : La Kuracisto, Paĝo 3
Ĉapitro 38a : La Kuracisto, Paĝo 4
Ĉapitro 38a : La Kuracisto, Paĝo 5
Ĉapitro 38a : La Kuracisto, Paĝo 6
Ĉapitro 38a : La Kuracisto, Paĝo 7
Ĉapitro 38a : La Kuracisto, Paĝo 8
Ĉapitro 38a : La Kuracisto, Paĝo 9
transskribo
Titolo
Ĉapitro 38a : La Kuracisto

Paĝo 1

Vinja
Fine...
Ni sukcesis detrui ĉi tiun !
Fritz
Jes, malfacilis. Nun ni komprenas, kial tiom multaj aventuristoj ne revenis de tie.
Kiel fartas Brasko ?
Brasko ? … Brasko !
Damne ! Mi ne rimarkis, ke vi estis tiel ege vundita !
Vinja
Kuracisto !
Ni bezonas vian helpon, RAPIDE !

Paĝo 2

Pipro
Flanken...
Sono
Dzing
Brasko
Miaj vundoj malaperis.
Ĉiufoje la sama miraklo.
Via talento nekredeblas, Kuracisto !
Ni ne malfruu. La trezoro atendas nin !
Fritz
Jes ja !
Danke al ŝi ni estas nevenkeblaj !
Ni iru trovi la sekvan monstron !

Paĝo 3

Brasko
Mi !
Vinja
Ne, mi ! Mi !
Pipro
?
Kajeno
Ĉu vi klarigos al mi, kion vi faras ?
Ni serĉadis vin dum monatoj.

Paĝo 4

Pipro
Ĉu ne evidentas ?
Mi decidis rezigni ĉion kaj ŝanĝi mian karieron.
Ekde nun mi estas la Granda Kuracisto Piprom, kiel vi povas vidi.
Kajeno
...
Pipro
« Sed kial », vi eble demandas ?!
Simplas !
JAM TROIS AL MI !
Mi lacegas esti ĉasita, lacegas, ke oni ridu pri mi, kaj precipe mi lacegas, ke mi ne povas trovi laboron studinte tiel longe !
Almenaŭ ĉi tie oni bezonas min kaj oni ŝatas miajn kapablojn !
Brasko
Kuracisto !
Ne tro malproksimiĝu !
Vinja estis forte frapita.
Sono
Dzing

Paĝo 5

Pipro
Jen ĉio.
Ĉu ion pli ?
Kajeno
Jes.
Ke vi aperu en afiŝoj kiel « serĉata », normalas por Ĥaosaha sorĉistino.
Tio estas eĉ signo de bona reputacio.
Ignoru la mokadon kaj kio estos dirita, kaj kreu vian propran karieron, se neniu donas iun al vi.
Kaj precipe : vi ne estas kuracisto.
Ili rimarkos, pli aŭ malpli frue, kiam vi elĉerpos tiun grandegan kvanton de Feniksaj Larmoj, kiujn vi portas kun vi, ŝajnigante, ke vi havas novajn povojn.
Pipro
Kio... ?
Kiel vi...
... divenis.
Kajeno
Fi !

Paĝo 6

Pipro
Grrr!!!
Nu, se mi bezonos pli, mi iros preni pli !
Ĉar TIO FUNKCIAS !
Malsame ol ĉiuj viaj Ĥaosahaj bizaraĵoj !
GRRR...!
Brasko
Atentu !
La monstro transformiĝas !
Monstro
KRiiiiiiiiiiiii
iiiiiiiiiiiiiiii

Paĝo 7

Monstro
KRiiiiiiiiiiiiiiiiiii
iiiiiiiiiiiiiiiiiiii
iiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiii
Sono
KRRRR!!!
KRRRR!!!
KRRRR!!!
Krak!!!
Krack!!!
Krak!!!
Krak!!!
Krak!!!
Krak!!!
Monstro
iiiiiiii...
Sono
Dzeeĵoo!!
Vinja
Ho, ho, kia bruaĉego !
Brasko
Gardu min. Mi silentigos ĝin por ĉiam !
Ĉu vi aŭdas tion, monstro ?!
Atentu pri mi, por se io misokazus, Kuracisto...
Kuracisto ?

Paĝo 8

Pipro
VE !
Ne, ne, ne !
Brasko
Ĥo ho ho !
Rigardu ! Mi pensas, ke la krio de la bestaĉo iom tro forte impresis nian kuraciston.
Hha ha ha !
Fritz
HAHA HA HA !
Ne nur tio, sed ĝi tute bluas !
Vinja
HAHA HA HA !
Kaj ĉu vi pensas, ke ĝi povas ankaŭ sanigi ?
Fritz
Fi, abomene !
HAHA HA HA !
Brasko
ĤA HA HA !
Pipro
...
Fritz
HE !
Brasko
Atendu ! Ni nur ŝercis !
Vinja
Kuracisto !
Kajeno
Ree bonvenon.
Titolo
- FINO -

Paĝo 9

Atribuintaro
26a de aprilo, 2023 Arto kaj scenaro : David Revoy. Beta-legado : Arlo James Barnes, Bobby Hiltz, Craig Maloney, Christian Aribaud, Estefania de Vasconcellos Guimaraes, Frédéric Mora, Erik Mondrian, Nicolas Artance, Rhombihexahedron, Valvin, Vinay. Esperanta traduko : Jorge Maldonado Ventura Korekto : Tirifto Fasono : Navi, Tirifto Bazita sur la universo de Hereva Kreinto : David Revoy. Ĉefa daŭrigonto : Craig Maloney. Redakto : Craig Maloney, Nicolas Artance, Scribblemaniac, Valvin. Korekto : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro : Krita 5.0.5, Inkscape 1.2 on Fedora 36 KDE Spin. Permesilo : Creative Commons Attribution 4.0. www.peppercarrot.com
Pipro
Ĉu vi sciis ?
Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, malfermitkoda kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj.
Ĉi tiu ĉapitro ricevis subtenon de 1084 mecenatoj !
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon skribita tie !
Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ... kaj aliaj !
Venu al www.peppercarrot.com por pli da informo !
Dankon !